Sankta Laŭrento estis, mi ĝin sciis, ĉar tra l' aer' trankvila stel' post stelo ekardis, falis; ĉar fajrere striis tiele granda ploro tra l' ĉielo. Hirundo reen al tegmento venis. Murdita: inter dornojn ĝi defalis. En sia beko ĝi insekton tenis, por manĝ' per kiu idojn ĝi regalis. Jen, kvazaŭ krucumita, ĝi etendas ĉi tiun vermon al ĉielo fora. Kaj ĝia nest' en ombro ĝin atendas kun ĉirpo pli kaj pli mallaŭte plora. Al sia nesto hom' sur vojo estis. Murdita: "Mi pardonas", li lastvortis. Kaj krio en okul' senferma restis ... Donace du pupetojn li alportis. Kaj tie, en la forlasita domo, oni atendas, vane lin atendas. Senmove, mirkonsterne tiu homo la pupojn al la fora ĉiel' etendas. Kaj vi, Ĉiel', el alt' serena de la senmortaj mondoj, de senfina fono, ho, nun inundas per plorado stela ĉi atometon ombran de l' Malbono. |